Esperanto

Gimnazio kaj komerca akademio Svitavy

Gimnazio, komerca akademio kaj lingvolernejo kun rajto de ŝtata ekzameno en Svitavy estas mezlernejo, kie la studentoj ricevas ĝeneralan mezlernejan edukon (la gimnazio proponas 4-jarajn kaj 8-jarajn programojn) kaj mezlernejan fakan edukon (la komerca akademio). La gimnazio kaj la akademio estis du memstaraj mezlernejoj, sed en la jaro 2018 ili integriĝis. La lernejo havas sidejon en du konstruaĵoj – en la ĉefa domo troviĝas la gimnazio kaj lingvolernejo, en la najbara domo oni instruas komercan fakon. Ambaŭ domoj distancas je kelkminuta promeno.

La gimnazio vidas sian celon en preparo de studentoj por la universitata studado. Ĝi proponas ĝenerale orientitajn instruprogramojn kaj en la du lastaj lerenojaroj la studentoj estas instigitaj, ke ili registriĝu ĉe specialaj elekteblaj kursoj kovrantaj natursciencajn kaj humanismajn fakojn, kiuj respondas al iliaj interesoj, bezonoj kaj estontaj karieraj aspiroj. La finstudintoj povas elekti el vasta propono de universtitataj fakultatoj ne nur en Ĉeha Respubliko, sed ankaŭ eksterlande. Kutime ili elektas fakultatojn jurajn, medicinajn, pedagogiajn, natursciencajn, humanismajn aŭ inĝenierajn. La universitatan eduko povas la studentoj akiri ankaŭ ĉe fakultatoj teologia, vid-arta aŭ sporta.

La studprogramoj de la komerca akademio estas organizataj tiamaniere, ke la teorio kaj praktiko estu ekvilibraj. En la du lastaj lernojaroj la studentoj havas eblon koncentriĝi al konkreta studfako – ĝenerala ekonomio, entreprena ekonomio aŭ financa konsultado. La studentoj povas komenci sian karieron  praktike tuj post la lernejo aŭ daŭrigi pluan kleriĝadon ĉe ekonomia universitato.

La plejparto de la studentoj loĝas en la urbo Svitavy aŭ ĉirkaŭaĵo, se ili devenas el malpli proksimaj regionoj, ili loĝas en junulardomo. La lernejo havas propran manĝejon (en la ĉefa gimnazia domo).

La lingvolernejo kun rajto de ŝtata ekzameno (ankaŭ en la ĉefa konstruaĵo de la gimnazio) organizas kursojn de la lingvoj angla, germana, franca kaj rusa por la vasta publiko kaj ankaŭ por studentoj de elementaj, mezaj kaj universitataj lernejoj. La lingvolernejo proponas grandan skalon de kursoj (de 1‑jaraj ĝis 5‑jaraj) sur diversaj niveloj de lingvaj kapabloj (de A1 ĝis C1). La progresintaj studentoj povas submetiĝi al ŝtata ekzameno aŭ al internacie rekonata lingva ekzameno de responda nivelo (ekz.  Cambridge English)

La lernejon aranĝas kaj financas la regiono Pardubice (Komenského nám. 125, 532 11 Pardubice).

Kontaktoj:

Milan Báča (direktoro)

Jaroslav Najbert (vicdirektoro por la gimanzio)

Monika Pelíšková (vicestrino de la Komerca akademio)

Zdislava Šmídová (estrino de la lingvolernejo)

Petr Kalus (anglalingvaj demandoj)